3.5 - LIPE (kun la Esperantisto de la Jaro, Stela B-M)
Por la kvina epizodo de nia tria sezono, venis al nia tablo nia kara Stela Besenyei-Merger, kiu lastatempe estis dufoje premiita, kiel la Esperantisto de la Jaro por 2024, kaj kiel la unua ricevanto de la Premio Maertens. Ni invitis ŝin por paroli pri ŝia sperto, kion signifis por ŝi tiuj premioj, kaj kial gravas rekoni la laboron kaj kontribuojn de tiuj, kiuj dediĉas sin al la afero.Ni longe diskutis pri kial gravas lerni de veteranaj movadanoj, kaj agnoski ties kontribuojn. Nur kelkajn minutojn post la registrado, ni lernis pri la forpaso de Renato CORSETTI (1941-2025). Renato kontribuis dum jardekoj al nia movado. Inter alie li prezidis por TEJO (1971-1973) kaj UEA (2001-2007), kaj estis delonge tre aktiva membro de la komitato de UEA. Krom tio, li estis la edzo de Anna Löwenstein, nia lastatempa gasto, kaj ni sendas niajn kondolencojn al ŝi kaj al la infanoj de Anna kaj Renato. Ni bedaŭras, ke ni neniam havis okazon gastigi lin, kaj dediĉas la epizodon al li. Registrita la 1-an de februaro, 2025.Foto de Renato Corsetti: Aleks Aɴᴅʀᴇ - Propra verko, CC BY-SA 4.0, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=48489480LigilojSubstako de Usone PersoneNovaĵo pri forpaso de Renato CORSETTIEsperantisto de la JaroPremio Grégoire MaertensIntervjuo de Mark Fettes al StelaLibrojY2KMonstersPoemo de UtnoaPromeso en obskuroOur EveningsLingua, Politica, Cultura. Serta Gratulatoria in Honorem Renato Corsetti: Festlibro en Esperanto, la itala kaj la angla (ne menciita dum la epizodo, sed bona komencpunkto por orientiĝi pri la vivo kaj verki de Renato Corsetti) This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit usonepersone.substack.com