Brite sprite

Rafa, Brandono kaj Hanso bonvenigas la unuan fojon Tim Owen, direktoron de Esperanto-Asocio de Britio, pedagogon, kaj membron de la Akademio de Esperanto. Malgraŭ siaj eminentaj kvalitoj, Tim estas sprita, parolema brito, malteda homo kaj aparte interesa kiel gasto. En tiu ĉi epizodo tiu ĉi kvaropo priparolas la elstare fekundan produktadon de EAB dum la lastaj kelkaj jaroj--kial ĝi tiel brile sukcesas? Kiel ĝi kunlaboras kun tradukistoj, aŭtoroj, kaj eldonejoj? Kio diferencigas ĝin disde aliaj eldonejoj en Esperantujo? Bonŝance por vi, la fero daŭre ardas--se unu el niaj aŭskultantoj volas proponi sin kiel tradukiston al EAB, baldaŭ komenciĝos konkurso tiucele!LigilojComplete Esperanto (Librejo Esperanta en Usono)Enjoy EsperantoTraduk-konkurso de EABĈu li bremsis sufiĉe? (senpage kiel bitlibro)Kometo en MuminvaloLa kurioza incidento de la hundo en la noktoSesdek ok (Amazon en Usono) (kiel bitlibro)La Grafo de Monte-Kristo ĉe FEL This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit usonepersone.substack.com

Om Podcasten

Rafa, Brandono kaj Hanso bonvenigas vin al sia tablo por priparoli ĉion--literaturon, politikon, la Esperanto-movadon, historion, kaj kia estas la vivo ĝenerale. La etoso estas neformala kaj la vidpunktoj apartenas nur al la dirinto--se eĉ al tiu! Reagu per retmesaĝo al usonepersone@pm.me usonepersone.substack.com