Litove denove
La triopo bonvenigas Aušrinė kaj Eidmantė, du junajn litovojn, por priparoli la eksterordinararan sukceson de la burĝonanta junulara movado en Litovujo. Laŭ la propra atesto de Brandono, dum la lasta IJF eĉ ĉeestis pli da litovoj, ol italoj! Kiel lando malpli enloĝata ol Kansaso fariĝis nova nodo por Esperanto en Eŭropo? Kial ilia sperto pruvas, ke Esperanto ja estas sekto? Aŭskultu ĉi tiun epizodon por ekscii pri ĉio ĉi…kaj ankaŭ por ekscii pri multaj aliaj flanktemoj kaj diverĝoj en sakstratojn kun viaj perdiĝemaj ĉiĉeronoj Brandono, Rafa, kaj Hanso.Informoj:Telegrama Anonckanalo pri Usone PersoneTikTok de LEJOLinkedIn de LEJOInstagramo de LEJOFejsbukpaĝo de LEJOEventoj:NASK 2023Usona Landa KongresoIJK 2024 en LitovujoLibroj:Beletra Almanako 45SecesioFalaflo en MacoKaj Staros Tre Alte This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit usonepersone.substack.com